Renkontiĝoj

Vizitu la 14an Kolombian Esperanto-Kongreson

Luis Jorge Santos-Morales, la prezidanto de KEL (Kolombia Esperanto-LIgo) kore invitas al la 14a kolombia Esperanto-kongreso, kiu okazos en la urbo Ibageo (Ibagué) inter la 15a, 16a kaj 17a de novembro.

La kongresejo estos en la lernejo "San Simón". Vi povas aliĝi surloke je la unua tago de la kongreso. Ibageo estas konata ankaŭ sub la kromnomo "La Muzika Ĉefurbo de Kolombio", do ankaŭ ni povas anonci al vi ke la muzika parto de nia ĉijara Kongreso estos riĉega.
Ĉar venontjare ni festos la Centjariĝon de la Kolombia Esperanto Movado estas ege dezirinde ke oni amase ĉeestu la ĉijaran kongreson cele al la sukcesigo de nia Centjariĝa Evento.


Ver mapa más grande

Abonrilata enhavo