100.000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio

Artikolo rilate al 100.000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

(vi rajtas traduki tiun artikolon al la hispana kaj doni ĝin al viaj lokaj gazetoj / speciale bona estas se vi mem kontribuis al diversaj artikoloj en la Esperanto-Vikipedio)

Proksimume je la 16a de junio la Esperanto-vikipedio havos 100.000 artikolojn. La internacia lingvo Esperanto per tio antaŭvideble estos la 20a lingvo, kiu atingos tiun grandecon. Ĉiutage la Esperanto-Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/) kreskas per mezume 40 artikoloj kaj kelkaj cent aldonoj kaj redaktoj de jam ekzistantaj artikoloj. La kunlaborantoj venas el pluraj dekoj da landoj (inter tiuj ankaŭ Meksiko) kaj tial povas enmeti la scion el multaj diversaj kulturoj de la mondo en la Esperanto-vikipedion.

Entute la Esperanto-versio de la interreta enciklopedio entenas ĉ. 19 milionojn da vortoj, mezume estas do 190 vortoj por unu artikolo au 20 linioj da teksto. Metante 600 vortojn sur unu paĝon ebla presita versio havus 30.000 paĝojn aŭ 100 volumojn de po 300 paĝoj. Kelkaj artikoloj entenas nur frazon. Aliaj, kiel la artikoloj pri "delfenoj" (http://eo.wikipedia.org/wiki/Delfenoj) aŭ pri la "Berlina muro" (http://eo.wikipedia.org/wiki/Berlina_muro) entenas detalajn prezentojn pri difinita temo.

Per la rango 20 atingita en la vikipedio la lingvo Esperanto konfirmas sian pozicion inter la internacie plej multe uzataj lingvoj. Esperanto estas unu el la 9 lingvoj, en kiuj la Ĉina Interreta Informa Centro http://esperanto.china.org.cn/ publikigas novaĵojn. La serĉmashino Google ofertas Esperanton kiel unu el 42 serĉlingvoj http://www.google.de/preferences?hl=eo .

La hispana versio de la vikipedio havas nuntempe ĉ. 370.000 artikolojn.

Kvankam la unua lernolibro de Esperanto estis eldonita en 1887, do antaŭ nur 121 jaroj, la lingvo estas nun parolata de homoj en pli ol cent landoj de la mondo. Ĝi hodiaŭ okupas unu el la antaŭaj lokoj kiel internacie uzata lingvo kaj oni povas nomi ĝin "lingva rang-altiĝanto de la 20a jarcento": Neniu alia lingvo povis plibonigi sian pozicion inter la ĉ. 6.000 lingvoj de la mondo ene de nur unu jarcento de la lasta loko al unu inter la 50 plej vaste uzataj lingvoj.

--

La stato en ĵaudo, 12a de junio, vespere, estis 99.836 artikoloj. Ĉiutage aldoniĝas 40 ghis 50 artikoloj; atendeblas do, ke la marko de 100.000 artikoloj estos atingita ĉirkau la 16an de junio 2008.

Artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven (Germanio)
Prilaborita: Martin Schaeffer