Tulum

Tulum situas ĉe la Kariba Maro, en Quintana Roo, Meksiko kaj estas la de turistoj plej multe vizitata loko de la tuta lando. Male kiel ĉiuj aliaj majaaj urboj, Tulum troviĝas ĉe la maro. La urbo estas malpli signifa arkitekture, sed imponas pro la situo sur 12 metrojn alta kalkŝtonklifo super la Kariba Maro. Per ŝtuparo eblas aliri rekte la strandon.

Tulum signifas en la majaa lingvo Mayathan "muro" aŭ "fortikaĵo". Dum la 13-a kaj 14-a jarcento ĝi certe estis unu el la plej grandaj majaurboj. La hispana raportisto Juan Díaz raportis en 1518, ke li vidis "urbon grandan kiel Sevilo".

Verŝajne Tulum estis pro sia situo ĉe la maro grava komercejo inter la diversaj majaaj provincoj. Ĝi havis evoluintan defendosistemon: terflanke ekzistas granda murego kaj aldona fortikaĵo.

Kiel religia centro, la majaoj daŭre vivis en Tulum, kiam alvenis la hispanoj.

Tulum situas ĉirkaŭ 130 km sude de Cancún, ĉe la larĝa kaj moderna ekspresvojo Carretera Federal 180.